Anarĥistaj esperantistoj

Difusión y aprendizaje del Esperanto
Responder
ŝtelisto
Mensajes: 5
Registrado: 27 Mar 2015, 11:30

Anarĥistaj esperantistoj

Mensaje por ŝtelisto » 27 Mar 2015, 12:28

Ĉu estas ĉi tie aliaj esperantistoj? Mi scias, ke historie multe da anarĥistoj kaj aliaj radikaluloj esperantiĝis pro kredo je la baldaŭa sukceso de la tutmonda revolucio. Por komunikiĝi kun siaj tutmondaj samideanoj ili verŝajne kredis, ke necesas internacia lingvo kiu ne apartenas al iu ajn nacio kaj estas fremda (t.e., nedenaska) lingvo por ĉiuj. Nun mi loĝas en Ĉinio, kaj ankaŭ ĉi tie esperanto havas longan historion. Multaj el la unuaj diskoniguloj de esperanto en Ĉinio estis anarĥistoj (cetere, unu el la plej konataj ĉinaj verkistoj, Ba Jin, estis kaj anarĥisto kaj esperantisto). Dum la unuaj tagoj de la anarĥismo kaj la radikalismo ĝenerale en Ĉinio, ĉar estis ĉefe la anarĥistoj, kiuj ĉinigis la radikalan eŭropan literaturon, esperanto fariĝis populara temo. Multaj anarĥistoj, ekzemple Shifu (Sifo esperante), malfermis E-lernejojn kaj instruis esperanton al siaj kamaradoj kaj al la ĝenerala publiko.

Mi vere ne scias, ĉu esperanto estas bona internacia lingvo por ĉiuj, por eŭropanoj eble jes, sed por neeŭropanoj mi ne certas. Esperanto certe estas multe pli facila ol lerne ekzemple la anglan, sed ŝajnas al mi, ke multaj ĉinaj esperantistoj tamen trovas ĝin malfacila. Tamen ekzistas multaj esperantistoj ĉi tie, kiuj sentas grandan pasion por esperanto. Do mi ne povas diri, ĉu esperanto estas bona ideo aŭ ne, persone mi lernas ĝin ĉar interesas al mi la internacieco de ĝia kulturo, la pasio kaj helpemo de multaj esperantistoj por libere (kaj senpage) kundividi kaj propagi sian lingvon kun ĉiuj homoj interesataj, kaj eble jes, eble ankaŭ, ĉar iomete plaĉas al mi la ideo de tutmonda internacia lingvo, kiu ebligas al ĉiuj facile interkomunikiĝi (kvankam nun ĝi similas pli al sekretlingvo).

Avatar de Usuario
otsabide
Mensajes: 748
Registrado: 30 Ene 2011, 22:13
Ubicación: Lekeitio (Euskalherria)
Contactar:

Re: Anarĥistaj esperantistoj

Mensaje por otsabide » 11 Ene 2020, 12:24

Bonan tagon Mi nur eklernis (mi ankoraŭ ne kapablas generi kompleksan tekston, mi verkas ĉi tion per aŭtomata tradukilo). Mia stimulo estis koni federaciajn sociajn retojn, https://es.wikipedia.org/wiki/Fediverso multe pli interesajn ol privataj retoj (twitter, facebook ktp) kaj kie, male al tiuj, eblas renkonti homojn kun tre diversaj fonoj kaj lingvoj. Tiuokaze mi vidas, ke Esperanto estas vera eblo por establi komunikadon kun samspecaj homoj el la tuta mondo. Mi tre ekscitas.
-----
Osasuna eta Askatasuna
http://www.abante.eus

Responder